Uzantaj iloj

Retejaj iloj


diskutejo:start

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Simbolo de la kantaro, aspekto

Karaj, kiu emas desegni estus bone pripensi originalan aspekton de la kantaro kaj ĝian simbolon. Mi elektis tiun (pinte-live) sed nure por okupi la lokon por simbolo. Ĉu vi havas ideojn? --- Aleksej KUZNECOV 02/04/2007 07:06

Aperigo de starta pagxo en IE

Mi notis, ke starta paĝo en IE aspektas terure. :-( Tio okazas, ĉar estas uzataj markiloj <box> por krei kadrojn ili estas “naĝantaj” :?: Kiel rearanĝi ĝin, por ke ĝi aperu ĉe ĉiuj uzantoj bone?

Mi provis uzi tabelon, sed:

  1. ĝi estas kun bidebla kadro kaj
  2. enhavo ĉiam centriĝas vertikale.

Se uzi HTML-kodojn malaperas ebleco enmeti enhavon de aliaj paĝojn (keil nun)
--- Aleksej KUZNECOV 02/04/2007 07:06

Enhavo de la malnova versio

Mi konstatis kun ĝojo ke la fasado (kaj verŝajne ankaŭ la motoro…) de la Kantaro−Vikio estis nelge aktualigita al ĵusa versio de Wiki k.t.p. Gratulojn al la responsuloj kaj ni laboru kune k.t.p.

Sed……. Kie, je mil bofrontoj, estas la iama enhavo de la antaŭa versio de tiu ĉi kantaro?! Apenaŭ mi povas trovi unu el la multegaj kiujn mi iam elprintis kaŭ registris! Mi imagas ke mankegas centoj da kantoj! (Jes, inkl. la kantojn kiun mi mem alŝutis.) Kial ili mankas?! Kial necesis forigi enhavon por ŝanĝi fasadon?! Ĉu estas neteknika motivo por la forigoj? Ĉu remeti la iaman enhavon?

--- António Martins-Tuválkin 31/03/2007 22:58

Ha, mi ĵus legis tion ĉi, kion mi devus unue. Ĉio klaras, almenaŭ ke la mankantaj kantoj ne mankas pro decido, sed pro forgeso (aŭ io tia). Mi do aldonos.

--- António Martins-Tuválkin 31/03/2007 23:16

Ili mankas pro malrapida transiro al nova vikiejo. Dum mi agordis novan ŝelon (kaj paralele lernis tion), transformis formatojn de paĝoj, tempo pasis… :-( Mi pretas kunhelpi kopii kantojn de la malnova vikio. Antonio, bv. indiki kiuj mankas. --- Aleksej KUZNECOV 02/04/2007 06:18
diskutejo/start.1175498490.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)