DLEA-marŝo

MuzikoMelodio de: Længe var Nordens
Esperanta tekstoH. P. Nielsen

Noto: DLEA = Dana laborista Esperanto-Asocio

Teksto

Longe splititaj
Estis la multaj
Gentoj diversaj
De la homar'.
Forto reganta
Mondon malestas,
/: Regas kaozo
pro la erar'. :/

Iam la gentoj
Nun dissplititaj
Interkonsentos
Pri kunlabor'.
Tiam finfine
Sur nia tero
/: Socialismo
Venkos kun glor'. :/

Vi laboristoj
Esperantistoj,
Ĉiam laboru
Por nia cel',
Ĝin ni atingos
Baldaŭ sub nia
/: Ruĝa Standard'
Kun verda la stel'.:/

QR-Kodo
QR-Kodo DLEA-marŝo (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net