Dolore flankeniĝi

TekstoIstván S. NAGY
MuzikoAttila DOBOS
E-tekstoVilmos BENCZIK

Hungara popkanto, tradukita kaj prezentita okaze de la 1-a Esperanta Popkanto-Festivalo en 1967 en Budapeŝto.
Origina titolo: “Nem könnyű félreállni”. Origina kantisto: …

Teksto

Dolore flankeniĝi,
estonton time iri,
sed tamen ligi vin ne volas mi.

Dolore ja elteni,
kison jam ne ricevi,
ne volas mi pensi pri vi.

Kulpis vi, ne mi,
iru for de mi,
ne plendu, sed regu vin.

Iru de mi for,
eĉ el la memor',
ne volas mi vidi vin.

Dolore flankeniĝi,
estonton time iri,
sed tamen ligi vin ne volas mi.

Dolore ja elteni,
kison jam ne ricevi,
ne volas mi pensi pri vi,
ne volas mi pensi pri vi.

QR-Kodo
QR-Kodo Dolore flankeniĝi (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net