Uzantaj iloj

Retejaj iloj


doloro

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Doloro

MuzikoTrent REZNOR
Esperanta tekstoHanso BECKLIN
Tipotraduko
Originala titoloHurt
Originala plenumoNine Inch Nails kaj Johnny CASH
Originala tekstoTrent REZNOR

Kun akordoj taŭgaj por ukulelo.

Kvankam Trent REZNOR verkis ĉi tiun kanton, plifamigis ĝin Johnny CASH ĝis tiu grado, ke la verkinto diris, ke ĝi ne plu apartenas al li, sed al CASH.

Teksto

C D Am
Matene dolorigis
C D Am
mi la korpon mian
C D Am
Ĉu ja la sento digis
C D Am
al mi la veron fian?

C D Am
La nadlon en la brakon
C D Am
mi puŝas por min piki
C D Am
eĉ malvera iluzio
C D G
ne povas vivon fliki.

Refreno:
Am F
Volas mi forflui
C G
karulin’ plej dolĉa
Am F
Ĉiu jam vanui
C G
ja volis plej riproĉa.
Am F
Sed povus havi vi
C G
ĉi reĝan fetoron
Am F
mi vin desapontos
C G
kaŭzos la doloron.

C D Am
Ĉi kronon el dornoj
C D Am
portas mi sur seĝ’
C D Am
inundas min la mornoj,
C D Am
ne nun helpas preĝ’.

C D Am
Post paso de la temp’--
C D Am
ĝi ŝanĝis do nin tro--
C D Am
al vi estas Printemp’
C D G
mi estas en Vintro.

Refreno

C D Am
Se povus mi restarti
C D Am
mil mejlojn de l’ deliro
C D Am
Mi bone tenus min,
C D G
troviĝus ja aliro.

doloro.1633734049.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)