Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dominant

Dominant'

Teksto

popolojn regas la tiran' fiera
kaŝita sub flag'
paradas li sur nia ter' mizera
post atak'

Ĉie ajn videblas la kaoso,
la espero for
al li nur restas la rol' de provoso
krom falsa ador'!
jes…

Refreno

Via vort', via ag', trompas nin pri pac'
Kia sort', bela flag', prema dominad'
Hej, hej, hej, volas ni malhisi vin
Hej, hej, hej, volas ni faligi vin, nun.

(malrapida parto)

en via buŝ' ridigas nin libero
dum veras draŝ'
jen novan bubon tuj ricevu la infero
post via kraŝ'
eminenta…

Armeoj faras homan rajton nula,
pro lia vant'
li marŝas nun al ia venk' nebula,
la dominant'!

Ĉie ajn videblas la kaoso,
la espero for
al li nur restas la rol' de provoso
krom falsa ador'!
jes…

Refreno

Via vort', via ag', trompas nin pri pac'
Kia sort', bela flag', prema dominad'
Hej, hej, hej, volas ni malhisi vin
Hej, hej, hej, volas ni faligi vin, nun.

(solo)

sur tabulo ludas reĝo fia
atendas lin ŝak'
li stumblas kaj alvenas hor' por nia
kontraŭ-ag'!

Ĉie ajn videblas nun krepusko
la fina hor'
al li nur restas la voj' al embusko
kaj dolor'
jes…

dominant.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)