Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Kanto ŝatata de infanoj, ĉar kantante oni mangestas por montri la konstruadon, la pluvegon kaj la diluvon, kaj la sorton de la domo.
Saĝulo konstruis domon sur la rok', (3-foje)
poste venis granda pluv'.
Pluvegis, kaj akvo levis sin, (3-foje)
sed la domo staris plu!
Sur sablo konstruis domon frenezul', (3-foje)
poste venis granda pluv'.
Pluvegis, kaj akvo levis sin, (3-foje)
kaj la domon portis for!