Uzantaj iloj

Retejaj iloj


donu_al_mi_vian_manon_amiko

Donu al mi vian manon, amiko

Teksto

Donu al mi vian manon, amiko,
Donu al mi vian manon, amikin',
Kaj estu ni de l’fortikaĵo kiel briko,
Por ke malamo en nia mondo ne venku nin,
Kaj serĉu ni de land' al land' je vera paco,
Kiu troviĝas ie en la homa kor'.
Elkriu ni en la dezert' de l’tera spaco,
Pri homa amo de nia viv' plej alttrezor'.
(2-foje)

Donu al mi vian manon, amiko,
Donu al mi vian manon, amikin',
En amikec' ni ĉirkaŭbraku la homaron,
Por ke al murdado de l’militoj estu fin',
Ne plu baraktu la homaro en mizero,
Pro kiu plore sangas la infana kor'.
Ke homa amo regu ĉie sur la tero,
Malamikecon ni por ĉiam pelu for!
(2-foje)

Donu al mi vian manon, amiko,
Donu al mi vian manon, amikin'.

donu_al_mi_vian_manon_amiko.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)