Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dormis_la_knabin_todora

Dormis la knabin’ Todora

E-tekstoViolin OLJANOV

Teksto

Dormis la knabin’ Todora,
Todora, knabin' Todora —
sub la arbo, la oliva.
Sed ekblovis vent' montara,
rompis for olivbranĉeton —
el la dorm' Todoran vekis.

Al la vento ŝi koleris;
— Vento, vi malbona vento,
kial ĝuste nun vi blovas?
Dolĉan sonĝon ĵus mi sonĝis,
ke amato mia venis
kaj alportis florbukedon —
kaj alportis florbukedon,
en bukedo — oran ringon.

dormis_la_knabin_todora.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)