Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dormkanto_mozart

Dormkanto

AŭtoroMOZART
Esperanta tekstoB. RIJPSTRA
Tipotraduko

Teksto

Dormiĝu, mia princet'.
Nun ripozas jam ŝaf kaj birdet',
Kuŝas silent' sub ĉiel',
Zumas ne plu la abel',
Tra la fenestro la lun'
Blanke surlumas vin nun.
En la arĝenta brilet'

Vi dormu, mia princet'.
Nun ĉio en la kastel'
Jam luliĝas en dolĉa dormet';
En kuirejo kaj kel'
Movas sin eĉ ne muset'.
Sonas nur en la silent'
Ĝem' de sopir' dum moment'.
Kial do tia kriet'?
Vi dormu, mia princet'.

Ĉiu favor' ja por vi!
Nur por vi la trankvil' kaj plezur'!
Ĉio bongusta por vi,
Ludoj kaj ĉia vetur'!
Suna por vi ĉiu hor',
Por ke forrestu dolor'!
Kion vi spertos, knabet'…
Vi dormu, mia princet'.

dormkanto_mozart.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)