Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dormu_kara_mia_kor

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----



Dormu, Kara Mia Kor'

E-tekstoMagda CARLSSON

Sveda lulkanto.
Vortoj el: István SZERDAHELYI, Esperanto 1. Internacia lernolibro por la lerneja junularo, Budapest 1972, paĝo 120

Teksto

Dormu, kara mia kor’!
Jam la stelo brilas.
Nokto sonĝas en la for’,
lun’ malkreske iras.
Bird’ en sia varma nest’
dormas en kvieto;
same en la mola vest’
dormu, infaneto!

Via tuta gaja tag’
plenis de ludkuro.
Nun la elfoj de la lag’
dancas je konkuro.
Dormu, mia korolum’,
en la nokt’ silenta!
Baldaŭ ridos ree sun’
sur river’ arĝenta.

dormu_kara_mia_kor.1183625789.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)