Uzantaj iloj

Retejaj iloj


drag_queen

Drag Queen

Originala tekstoKris SPITZER
Esperanta tekstoRoel HAVEMAN
Tipotraduko
KantasKore

Teksto

Veras ja, mi flugas for
Kiam eknoktas la dekor'
Salut' al tag' pro urĝa bezon'
Beliĝu mia korpfason'

Veras ja, dum izolec'
Ne ridas la nokt' pri mia spec'
Turmentas tiu helo de ĉiu tag'
La nokto estas nura blag'

Hmm veras ja, jen la nokta reĝin'
Aŭ taga reĝ' kun arda korinklin'
Sin perdi en la korpo de ŝi
Ĉar daŭre logas la graci'

Refreno:

Drag Queen sub via bela ŝmink'
Virinas viro nur, sen konvink'
Drag Queen moviĝas ritme ĝis anhel'
Podie dancas reĝa stel'.

Hmm, veras ja, subhaŭtas la em'
Skulptiĝas dum nokt' mia mem'
Dum tag' ŝi vivas en korpo de li
Kiu dum nokt' estas fikci'.

Veras ja, dum izolec'
Ne ridas mi pri ŝia spec'
Ŝi neniam amis min
Nur skizo de mia in-rafin'.

Refreno:

Drag Queen kun ostaĝanta kor'
Nur efemera in', nur aktor'
Drag Queen

Nokta reĝin' - aŭ taga reĝ': pasa ĝu'
Vesta fascin' - sed via koro ardas plu
Sentiĝas bedaŭr' - ne vivi sen neglekt'
Pri ĉi elekt'

Refreno

Eksteraj ligoj

drag_queen.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)