Uzantaj iloj

Retejaj iloj


du_forgxistoj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Du forĝistoj

Muzikoĉeha popolkanto
E-tekstoJiří Kořínek
Origina titoloDva kováří
MIDIdu_forgxistoj.mid

Teksto

Loĝas en urbeto
pace en kvieto
du forĝistoj sur la plac’.
/:Unu hufferumas,
dua amindumas
Anjon el bien’ sen lac’.:/

Luno hele brilis
kaj mi amsopiris
sur la voj’ al amatin’.
/:Luno brilis hele
nokte surĉiele
kvazaŭ ĝi komprenus min.:/

Sendis el vilaĝo
al mi jen mesaĝon
bienula solfilin’.
/:Ke ŝi ne malemus,
se mi al ŝi venus
kaj brakumus arde ŝin.:/

Fil’ pripensu bone
antaŭ ol senkone
iĝi por virino sklav’.
/:Ĉar ne ĉiam beno
ino el bieno
estas, kiam pasos rav’.:/

du_forgxistoj.1292976917.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)