Uzantaj iloj

Retejaj iloj


du_koloroj

Du koloroj

TekstoDmitro Pavliĉko
MuzikoMiĥail Povorin
E-tekstotradukis el la ukraina Valentin Melnikov

Teksto

Mi estis forironta dum junaĝ'
El patra dom' printempe en mateno.
Ĉemizon panjo brodis por vojaĝ'
Per ruĝa kaj per nigra silkfadeno.

Refreno:

Koloroj miaj du, koloroj du,
Kaj ambaŭ sur la tol', kaj ambaŭ en la kor'.
Koloroj miaj du, koloroj du:
La ruĝa estas am', kaj nigra - la angor'.


Refreno

Tra l' vivo krude pelis min destin',
Sed revenadis mi al hejma vojo.
Plektiĝis, kvazaŭ­ brode de l' patrin',
Lini' de mia ĝojo kaj malĝojo.

Refreno

Tempiojn miajn tuŝis jam grizec',
Sed riĉon mi ne strebas kaj evitas.
Jen la havaĵ' - malnova tolopec',
Kaj tuta mia viv' sur ĝi broditas.

MIDI-dosiero

du_koloroj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)