Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dudaraj

Dudaraj'

Muzikokazaĥa popolkanto
E-tekstoK. Gusev
MIDIdudaraj.mid

Teksto

Maŝa - juna rusino
Jam ne kaŝas la gajon:
Ŝi ekamis anime
Nian Dudarajon.
Ne plu estas en mondo
Knabo tia,
Sonas nun ama kanto ŝia
Pri li:

Refreno:

Dudaraj' amata,
Estu ĉiam
Kun mi!
Dudaraj', ravas via vid',
Ĝigit'!1)

Kara mia ĝigito,
Ni disiĝos neniam,
Poreterne vi prenu
Aman koron mian.
Aliuloj al mi ja
Ne necesas,
Ama sento nia ne ĉesas
Por vi.

Refreno

1)
* Ĝigit' = bravulo
dudaraj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)