Dudek tri

TekstoTomas FREJARÖ
TeksterojKarin FREJARÖ
MuzikoTomas FREJARÖ
KantasLa Perdita Generacio (Tomio)

:Aadd9 /F# C#-D-C# A :
Bm D F A Bm D F F#m C#7 F#m D
A C#7 D A C#7 F#m D
A C#7 D A A7 D Dm
:A C#7 F#m D:

Vi diris:
Ĉiuj aĝoj kuŝas ja samtempe en la brusto de la hom'
Mi diris:
Do se estas ni kreeblaj, nu forgesu, reinventu mian nomon
Manĝu l' pomon
Kaj ekvidu ĉu la pordoj sin malfermas tiam ĉi

Dudek tri
Kiel la mondo estus nova
Kiel ekzistus nure ni
Dudek tri
Dudek tri
Ĵus elŝrankaj
ni kuraĝis vidi l' mondon kiel senmankan
Ĉu daŭre mi?
Ĉu daŭre ni?
Dudek tri

Ni legis:
Ĉiuj spertoj restas kiel ŝtonoj en la sak' de l' famili'
Ĉu ni konkludu
ke postulas suferemon, malobeon por eliri procesion?
Kisu ion
kaj esploru ĉu plezuras liberiĝi de l' histori'

Dudek tri …

Vi diris:
Tiu kiu perdas la esperon ankaŭ perdas la kontakton kaj la veron!
Tiu kiu perdas la esperon ankaŭ perdas la kontakton kaj la veron!
Tiu kiu perdas la esperon ankaŭ perdas la kontakton kaj la veron!

test31.223.43.195, 04.02.2019 20:17

Salutojn kaj dankon al vi por bela kantaro!

Mi ĵus volas diri, ke en la kanto Tomio legis “ ke postulas malobeon, suferemon..” anstataue “ ..suferemon, malobeon..”

test88.86.81.225, 02.06.2019 00:00, 06.02.2019 14:35

Dankon ankaŭ al vi! Tamen tiun ĉi paĝon kreis kaj entajpis tekston uzanto “tomio” en 2017, eble la aŭtoro?

Enmetu vian komenton. Viki-sintakso estas permesata:
Se vi ne povas legi la literojn en la bildo, elŝutu tiun dosieron .wav por aŭskulti ilin.
 
  • dudek_tri.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 30.03.2017 01:13
  • de tomio