Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dum_estis_mi_malgranda

Dum estis mi malgranda

Teksto

Dum estis mi malgranda nur metron alta ul'
kunvenadis bienuloj ĉe ni en angul'
kun ili patro mia sidadis kun bier'
sian kanton ludis kun fier'

Nun estas mia alto ses funtoj, coloj kvin
tutan landon jam vidinte, vagas mi sen fin'
deziron unusolan mi havas en la mond'
reaŭdi l'kanton de l'amika rond'

La kanto min kondukis tra l'tuta mia viv'
dum vagis mi per trajno aŭ alamozis post baril'
en plej malbona stato min helpis rememor'
la patra kanto sonis en la kor'

Jam longan tampon dormas la patro en la tomb'
dum lunplenaj noktoj tamen iam venas tromp'
mi kvazaŭ aŭdus patron rekanti el tombej'
belan kanton kiel en la hejm'

dum_estis_mi_malgranda.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)