Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dum_la_junec

Dum la junec’

TekstoPenco P. Slavejkov
E-tekstoSimeon M. Simeonov
MIDIdum_la_junec.mid

Teksto

Dum la junec' radias sun'
el or' en oraj revoj lulas sin la kor'.
Dum juna aĝo estas voj' senpena,
facile vivobatojn ni eltenas.

Juneco estas ŝerco, rid'festen',
ne ombras koron tiam la ĉagren'.
Eĉ tristo estas fonto de gajeco
dum juna aĝo, ah, dum la juneco.

dum_la_junec.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)