Dum maten' vizitu, knabo, nin

Muzikoslovaka popolkanto
Origina titoloPrídi ty, šuhajko, ráno k nám
E-tekstoMiloš RAVEŇ
MIDIdum_maten.mid

Teksto

Dum maten' vizitu, knabo, nin,
trovos vi en laborejo min.
Mi ellitiĝas, brutojn trinkigas,
al la kamp' ŝafetojn instigas.

Kaj post la plenum' de ĉi labor'
kantos mi ĝojege el la kor'
Kaj dum laboro, kiel dum kantad',
mia kor' sopiras vin, amať.

Venis la amant' je kaŝvizit':
amatin' dormegis en la lit'.
Brutar' muĝegis, porkoj kvikegis,
en ŝafej' ŝafetoj blekegis.

E-tekstoEduard V. TVAROŽEK
KantisQexteto Esperanto

Teksto

Dum maten‘ vizitu, knabo, min,
trovos vi en laborego min:
[: mi ellitiĝas, brutojn trinkigas,
al la kamp‘ ŝafetojn instigas. :]

Kaj post la plenum‘ de ĉi labor‘
kantas mi ĝojege el la kor‘.
[: Kaj dum laboro kiel dum kantad‘
mia kor‘ sopiras vin, amat‘! :]

Venis la amant’ je kaŝvizit’,
l’amatin’ dormegis en la lit’;
[: brutoj muĝegis, porkoj kvikegis,
en ŝafej’ la ŝafoj blekegis. :]

QR-Kodo
QR-Kodo Dum maten' vizitu, knabo, nin (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net