Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dum_ni_vagas

Dum ni vagas

Teksto

Ni preparu nun la dorsosakon,
Ĝojon, ridon paku ni en ĝin!
Jam allogas nin la sunradioj,
Laŭte sonas voko de l’turdin'.

Rekantaĵo:

Violonon akompanu
Per kantado gaja nur!
Vian zorgon lasu hejme,
Dum ni vagas en libernatur'!

Baldaŭ ni atingos montopinton,
Vastan panoramon donas ĝi.
Adiaŭon! polvoplenaj stratoj!
Homoj dum mallonga tago ni!

Rekantaĵo

Apartenas nin arbar' malluma,
La florado de la erikar',
Kaj de l'gren' ondanta lumbrilado!
Kiom belkoloras la kampar'!

Rekantaĵo

dum_ni_vagas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)