Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dum_pasas_la_jaroj

Dum pasas la jaroj

TekstoMarco LUBERTI
MuzikoRiccardo COCCIANTE
E-tekstoFrancesco PIGNATELLI

Origina titolo: A mano a mano

Teksto

Dum pasas la jaroj vi sentas de l'vento
la frostan blovadon ŝtelantan la senton
de l' bela sezon' estingiĝas la flamo
ĝi baldaŭ forestos, kun ĝi via amo.
Dum pasas la jaroj dronadas en ploron
de jamaj niaj tagoj la dolĉa memoro
vi restis por kuŝi ĉe kor' mia vespere
ni vivis malriĉe, sed riĉe espere.
Dum pasas la jaroj la am' iĝas cindro
la varmo estinta perdiĝas en vintro
la varm' kiam nokte vi kisis plenĝoje
ne nur kiel nune, hazarde kelkfoje.
Vi prenu la manon revenu proksimen
kaj flor' reburĝonos por ni enĝardene
kian vintro ne povos per frosto velkigi
kaj flor' reburĝonos de l' fort' de la amo por vi.
Dum pasas la jaroj rideto revenos
kiun vento malvarma kruele forprenis
rebrilos okuloj per lum' malŝtelita
denove akirita, ĉar amo revenis al vi.

dum_pasas_la_jaroj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)