Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dumvintre_la_maro

Dumvintre la maro

Teksto / MuzikoEnrico RUGGERI
E-tekstoPier Luigi CINQUANTINI

Origina titolo: Il mare d'inverno

Teksto

Dumvintre la maro nur estas filmo nigrablanka en televid'
kaj nubovualo alproksimiĝas el ĉielo kvazaŭ insid'
sablo malseka kaj letero de la vento kunportata for.
Hundoj feliĉaj pro kuradoj surdunaj,
laca ŝvebado de mevoj maljunaj,
kaj mi kiu restas ĉi tie en la serĉo de kaf'.
Dumvintre la maro jen koncepto nekonsiderata de la pens'.
kiel olda varo estas ĉiam superata de la konkurenc'.
Fermaj hoteloj kaj afiŝoj kiuj iĝis nelegeblaj jam,
aŭtoj postlasas la sulkojn sur stratoj
kie somere ne estas pluvado
kaj mi kiu nun ne kapablas eĉ paroli kun mi
Ĉesos malvarmo, koloriĝos iom post iom la tuta strand'
ĵurnaloj radioj enaere dissendiĝos muzik' de ĵazband',
amaventuroj en dancejoj lumigitaj plenaj de malver',
en komenciĝos vespero koncerta,
dum sunombrelo restos aperta,
mi plonĝas dubeme en pensojn travivitajn jam.
Maro maro, tien ĉi neniu venas por fortreni min
Maro maro, tie ĉi ni lernas resti solq kun rintim'
maro maro mi ne povas rigardi vin tiel ĉar
vent' agitas min kiel koŝmar'
vent' agitas min kiel koŝmar'.

dumvintre_la_maro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)