Dunoj

TekstoGNR
MuzikoGNR
Esperanta tekstoAntónio MARTINS-Tuválkin, 1990
KantasGNR

Dunoj…
similas divanojn:
ĉemaraj kaŝejoj
strandapude,
diskreskas la mesembriant’…

Ni kuŝas surdune,
la cetero fremdas…
Okuloj okulojn
klarlavita penso…

Ni frandas dolĉaĵojn
por korpo kaj menso,
rakontas sekretojn
ĵetante ŝtonetojn…

Saltante lantmove
kvazaŭ en to-vo…
Troas la vortoj
ĉar ni ko-to-po…

Dunoj
kvazaŭas divanojn:
kaj ni du kune,
kun haroj malsekaj,
kuŝante brakume
en salaj dormsakoj…

Surdune
ĉe roza sunlev’…
Spektante rubbotelojn
flosantaj malplenaj
laŭ l’ onda frumaten’…

  • dunoj.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 18.04.2018 16:10
  • de tuvalkin