Uzantaj iloj

Retejaj iloj


duondiro

Duondiro

Noto: Tio ĉi estas kantebla traduko de la kanto “Innuendo”, de la angla rokbando Queen. La kanto estis unue publikigita en la albumo “Innuendo” (1991). Tie ĉi unue legiĝas kantebla versio, poste ŝlosiloj por kantado de tiu versio kaj finfine laŭvorta traduko de la kanto.

Duondiro

U! U!

Daŭras sunanta la sun´, kaj dezertoj sablas
Daŭras la ond´ frakasanta ĉe l´ olda mar´
Dum estas la vent´ kaj la stel´ kaj ĉielo
Ĝis disfalas montoj en ebenaĵ´

Refreno:

Ho! Jes! Ni daŭre provadas!
Surŝnure stumblaj
Ho, ni daŭre provos, jes
Nur tempon perdantaj

Daŭre ni vivas laŭ ras´, kolor´ aŭ kred´
La frenezec´ kaj avarec´ regnigas nin
Kaj gvidas nin tradicio, superstiĉo, falsa religi´
Tra eonoj, sen ĉes´, sen ĉes´

Refreno:

Ho! Jes! Ni daŭre provadas!
Surŝnure stumblaj
Ho ni daŭre eraros
Ĝis la fin´ de l´ temp´
Ĝis la fin´ de l´ temp´

(Interaĵo)

Tra l´ malĝojo, nu tra nia splendo
Vin ne ĝenu mia duondiro

Estu tiel, kiel esti povas vi
Nur igu vin mem tio, kion kore esti volas vi
Nur sekvu vian tempon, nur vi, nur vi
Forlasos egoon, nur vi, nur vi, je via temp´

U! U!

Se ekzistas ia Di´ aŭ ia justec´ sub la ĉiel´
Se estas cel´, ia kial´ pri nia mort´ aŭ viv´
Se estas respondoj al demandoj, kiujn endas fari ni
Elmontru vin, detruu l´ timojn, for masko ĉi!

Refreno:

Ho! Jes! Ni daŭre provadas!
Surŝnure stumblaj
Jes ni grimacas daŭre, jes
Kaj ja tio por esti, estos ĝi

Ni nur daŭre provos
Ni nur daŭre provos
Ĝis la fin´ de l´ temp´
Ĝis la fin´ de l´ temp´
Ĝis la fin´ de l´ temp´

Ŝlosiloj por kantado

Unuan strofon

Unuan verson, la diftonga silabo sky en la angla originalo devas koincidi kun la vorto sun´ en tiu ĉi traduko.
Duan verson, la silabo sea devas koincidi kun la antaŭlasta silabo en la vorto frakasanta.
Trian verson, la silabo star devas koincidi kun la vorto stel´.
Kvaran verson, la unua silabo en crumble devas koincidi kun la unua silabo en montoj.

Refrenon

Duan verson, la du silaboj en fine line devas koincidi kun la du silaboj de stumblaj.
Kvaran verson, la tri silaboj en just passing devas koincidi ekzakte kun la tri silaboj en nur tempon.

Duan strofon

Duan verson, la silabo pure devas koincidi kun la antaŭlasta silabo en regnigas.
Kvaran verson, la silaboj and on and on devas koincidi ekzakte kun la silaboj sen ĉes´, sen ĉes´.

Refrenon

La silaboj en till the end of time koincidas ekzakte kun ĝis la fin´ de l´ temp´.

Tian strofon (post la interaĵo)

Duan verson, la silabo point devas koincidi kun la silabo cel´. La unua longa silabo en reason devas koincidi kun la antaŭlasta silabo en kial´.
Kvaran verson, la lasta silabo en yourself devas koincidi kun la silabo vin.

Refrenon

Trian verson, la longa silabo en keep devas koincidi kun la antaŭlasta silabo en grimacas.
Kvaran verson, la du silaboj will be estas la tri silaboj estos ĝi.

Duondiro

(laŭvorta traduko nekantebla)

Dum la suno pendas en la ĉielo kaj la dezerto havas sablon
Dum la ondoj frakasiĝas en la maro kaj trovas la teron
Dum estas vento kaj steloj kaj ĉielarkoj
Ĝis la montoj disfalas ebenaĵe

Refreno:

Ho jes! Ni daŭre klopodos!
Surpaŝi tiun malgrasan linion
Ho ni daŭre klopodos, jes
Nur pasigante nian tempon

Dum ni vivas laŭ raso, koloro aŭ kredo
Dum ni regnas pere de blinda frenezeco kaj nura avareco
Niaj vivoj gviditaj de tradicio, superstiĉo, falsa religio
Tra eonoj kaj plu kaj plu

Refreno:

Ho jes! Ni daŭre klopodos!
Ho ni surpaŝos tiun malgrasan linion
Ho ho ni daŭre klopodos
Ĝis la fino de la tempo
Ĝis la fino de la tempo

(Interaĵo)

Tra la malĝojo, ĉio tra nia splendeco
Ne ofendiĝu pro mia duondiro

Vi povas esti ajne tiel, kiel vi volas
Nur metu vin mem en tion, kion vi pensas, ke vi povus esti
Liberiĝu laŭ via tempo, liberiĝu, liberiĝu
Forlasi vian egoon, liberiĝu, liberiĝu por vi mem

Uu, Uu!
Se ekzistas ia Dio aŭ iu ajn justeco sub la ĉielo
Se estas celo, se estas kialo por vivi aŭ morti
Se estas respondoj por la aferoj, kiujn ni endas demandi
Elmontru vin mem, detruu niajn timojn, demetu vian maskon

Refreno:

Ho jes! Ni daŭre klopodos!
He surpaŝi tiun malgrasan linion
Jes ni daŭre ridetos, jes
Kaj io ajn estonta, ĝi estos

Ni nur daŭre klopodos
Ni nur daŭre klopodos
Ĝis la fino de la tempo
Ĝis la fino de la tempo
Ĝis la fino de la tempo

Ligiloj

duondiro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)