Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ec_se

Eĉ se

MuzikoFlávio Fonseca
Esperanta tekstoJiří Kořínek
Esperanta plenumoFlávio Fonseca
Tipotraduko
Originala plenumoFlávio Fonseca
Originala tekstoMarkéta Procházková

(informoj pri la kanto, sur kovrilo de sonkasedo)
Tiun ĉi poemon verkis la ĉeĥa poetino Markéta Procházková, kaj ĝi troveblas en la libro “Sur la Sojlo de la Amo”, eldonita de Fonto.

Gitaro ─ Flávio Fonseca
Elektra gitaro ─ Nelson Faria
Piano ─ Ronaldo Pellicano Jr.
Basgitaro ─ Fernando Leporace
Kordorkestro ─ João Daltro, Aizik Geller, José Alves, Bernardo Bessler, Eduardo Hack, Walter Hack, Alfred Vidal k Paschoal Perrota (violonoj), Frederick Stephany k Arlindo Penteado (aldoj) kaj Márcio Mallard k Jaques Morelenbaum (violonĉeloj).

Teksto

Eĉ se la sola
en kio vi komprenas min
devus esti la muziko
aŭ la poezio
egale vi scias sufiĉe
se ne ĉion

Sed se vi ne trovos
la ĝustan kle-ŝlosilon ─
eĉ per muziko mi foriros
eĉ per poemo vin neos.

Eksteraj ligoj

ec_se.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)