Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

edzinigx-demandoj [04.11.2015 13:57] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Edziniĝ-demandoj ======
  
 +^Esperanta teksto|[[wpeo>​Karl VANSELOW]]|
 +^Tipo|adapto|
 +^Originala teksto|Laŭ Amalie Haiziager|
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +
 +Ne jam atinginte
 +la dudekan jaron
 +Sxi ekzamenadas
 +la tutan ecaron
 +Pri kresko de l’ korpo,
 +pri hara koloro,
 +Pri ardo okula,
 +pri fajro de l’ koro,
 +Kun pensoj revemaj
 +demandas sxi:
 +Kia estas li?
 +
 +Dudek trapasinte
 +sxi sxangxas la volon.
 +Pli sxatas sxi
 +profesion, titolon,
 +Eksteran honoron,
 +socian estimon
 +Ol belan figuron
 +kaj belan animon.
 +Gepatrojn, gefratojn
 +demandas sxi:
 +Kio estas li?
 +
 +Post tridek
 +en maturigxinta perfekto
 +De konoj kaj spertoj
 +farigxas elekto
 +Ne laux la decido
 +de sxia inklino,
 +Sed laux la registro
 +de l’ edz-perantino.
 +Per vocxo modesta
 +demandas sxi:
 +Kiu estas li?
 +
 +Post kvardek
 +en tremo pro malpacienco
 +De sxia demando
 +jam estas la senco
 +Ne kia, ne kio,
 +ne kiu li estas,
 +Kaj tamen en sxi
 +la espero restas.
 +Sopire kaj gxeme
 +demandas sxi:
 +Kie estas li?
 +
 +
 +{{tag>​kanto litero_e germana}}
QR-Kodo
QR-Kodo Edziniĝ-demandoj (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net