Uzantaj iloj

Retejaj iloj


edzinigx-demandoj

Edziniĝ-demandoj

Esperanta tekstoKarl VANSELOW
Tipoadapto
Originala tekstoLaŭ Amalie Haiziager

Teksto

Ne jam atinginte
la dudekan jaron
Ŝi ekzamenadas
la tutan ecaron
Pri kresko de l’ korpo,
pri hara koloro,
Pri ardo okula,
pri fajro de l’ koro,
Kun pensoj revemaj
demandas ŝi:
Kia estas li?

Dudek trapasinte
ŝi ŝanĝas la volon.
Pli ŝatas ŝi
profesion, titolon,
Eksteran honoron,
socian estimon
Ol belan figuron
kaj belan animon.
Gepatrojn, gefratojn
demandas ŝi:
Kio estas li?

Post tridek
en maturiĝinta perfekto
De konoj kaj spertoj
fariĝas elekto
Ne laŭ la decido
de ŝia inklino,
Sed laŭ la registro
de l’ edz-perantino.
Per voĉo modesta
demandas ŝi:
Kiu estas li?

Post kvardek
en tremo pro malpacienco
De ŝia demando
jam estas la senco
Ne kia, ne kio,
ne kiu li estas,
Kaj tamen en ŝi
la espero restas.
Sopire kaj ĝeme
demandas ŝi:
Kie estas li?

edzinigx-demandoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 13:57 (ekstera redakto)