Ej, haj, roz' diant'

Muzikopopola
E-tekstoKálmán KALOCSAY
MIDIej_haj_roz_diant.mid

Teksto

Haj, haj, roz', diant'
Violeto kaj lekant',
Freŝo origina!
Se ĝardenen irus mi,
Viajn florojn ŝirus mi,
Renoviĝus koro,
Renoviĝus koro!

Hej, haj, roz', diant'
Violeto kaj lekant',
Haj, lavendo-floro!
Se ĝardene restus mi,
Ĝardenisto estus mi
Tuj mi iĝus sana,
Tuj mi iĝus sana!

QR-Kodo
QR-Kodo Ej, haj, roz' diant' (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net