Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ekfloretis_blanka_roza_flor



Ekfloretis blanka roza flor'

Muzikopola popola melodio
TekstoM. Słobódzki
E-tekstoEdward Wojtakowski
MIDIekfloretis_blanka_roza_flor.mid

Noto: Populara soldatkanto el la periodo de la unua mondmilito.

Teksto

Ekfloretis blanka roza flor'.
Mia Joĉjo, ho revenu jam,
kisu, premu forte al la kor' —
kun la rozo vin atendas via am';
mia Joĉjo, ho revenu jam —
kun la rozo vin atendas via am'!

Kiam venis de l’feliĉo fin',
dum la sojlon vi transpaŝis for,
kiam vi lastfoje kisis min —
ĉe la karabeno flirtis roza flor';
dum la sojlon vi transpasis for,
ĉe la karabeno flirtis roza flor',

Kampon kovras jam nebulo nur,
en arbar' aŭdiĝas venta plor',
jen aŭtuno — velkas roza flor',
Joĉjo en la mond' — perdiĝis lia spur'
kampon kovras jam nebulo nur —
Joĉjo en la mond', perdiĝis lia spur'.

Post somero pasis la aŭtun' —
jam forvelkis miaj rozoj nun;
kion do donaci dum vizit',
kiam vi revenos jam el la milit';
kion mi donacos dum vizit',
kiam vi revenos jam el la milit'.

Ree floras blanka roza gam' —
mia Joĉjo ne revenos jam,
en batalo lia krevis kor' —
garnas nun la tombon mia roza flor';
en batalo lia krevis kor' —
sur la tombo nun la blanka roza flor'!

ekfloretis_blanka_roza_flor.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)