Uzantaj iloj

Retejaj iloj


eklumigxas_lamp

Eklumiĝas lamp'

Muziko/TekstoYoneyama Masao
E-tekstoKawamura Sinitiro
MIDIeklumigxas_lamp.mid

Teksto

Eklumiĝas lamp' en krespuskvesper'
per ĉarmeta bril' de amo.
Jen kaban' de l' mont', kiun en somer'
mi vizitis kun sonĝflamo.
Ĉe la fenestro en dolĉrememor'
mi sopiras vidi ŝin nun.
Sed la vento nur kantadas
pri la tag' pasinta en la jun'.

Vesperiĝis jam en la altmontar'
kaj ekmalheliĝas supro,
eĉ la betular' blanka en najbar'
koloriĝas kvazaŭ kupro.
En la soleco vokis mi al ŝi,
vana estas mia la vok'
kaj nur eĥo min respondas
de senhoma malproksima lok'.

Eklumiĝas lamp' de la montkaban'
ankaŭ nun en ĉi vespero.
Flustron de fluet' mi sen akompan'
sola aŭdas kun sufero.
La sopiradoj kun la juna sonĝ',
kaj kun rememoro al ŝi
flugas jen for kiel steloj
en ĉielon por bela ŝi.

eklumigxas_lamp.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)