Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ekvinokso

Ekvinokso

O.Obuĥov, Andrej OBREZKOV

Teksto

Suno balancas en blua altec',
Gvidas ŝtuparo al supra etaĝ'.
Lun' jam leviĝis
Sed tago komencos de grinc'
La-la-la,
Tiel grincas la akvo
En manoj de bela estaĵ'.

Refreno:

Ekvinoks' en odor'
Ekvinoks' de betuloj,
Ekvinoks' en okuloj,
Ekvinoks' en la kor'.

Brulas aero en forno de herb'.
Vokas ŝtuparo, el ŝtupoj river'.
Mankas respond al demand',
Sed inflamas la cerb' -
Kiam estos printempo
Kaj la fin de somer'.

Refreno
ekvinokso.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)