Uzantaj iloj

Retejaj iloj


el_goliarda_kantaro

El goliarda kantaro

MuzikoDavid TUĤMANOV
Esperanta tekstoSvetozar LAŜIN
Esperanta plenumo?
Tipotraduko
Originala plenumoIgor IVANOV
Originala tekstoLev GINZBURG

La rusa originalo estas tre libera adaptaĵo de la latinlingva kanto “Hospita in Gallia” (“En gastama Gaŭlio”). Ĝi iĝis populara en Sovetunio ĝuste en tiu libere adaptita varianto en 1976 kaj estas vaste konata kaj ŝatata ĝis nun. La kanto temas pri (ne tre lerta) mezepoka studonto en Francio.

Teksto

Fore de nia planed',
En la franca ŝtato,
Estos mi en stud-eksped'
En universitato.

Senutilas por l' angor'
Vortoj ordinaraj,
Al vi restas nura plor',
Ho amikoj karaj.

Premu l' manojn en malĝoj'
Ni kaj diru “ĝis”, do
Baldaŭ ekos al la voj'
Povra sciencisto.

Staras mi kun la remil',
Preskaŭ debordiĝas.
Sentas kordoloron mi,
Ege malfeliĉas.


Akvo plaŭdas ĉe l' boat'
Kiel blua bendo.
Rememoru kun kompat'
Pri via studento.

Vivis ni dum longa temp'
En kompreno kuna
Kaj fidelaj al ni mem
Kaj al ĵur' komuna.

Restu vi ĝis tempofin'
Vivaj kaj en sano,
Por denove vidu vin
Mi, via kompano.

Mi revenos kaj por fest'
Ĉiujn vin kunportos,
Se hazarde pro eksces'
De l' latin' ne mortos,

Se ne krevos mia mens'
Pro l' antikvaj grekoj
Kiuj verkis kun intens'
Por bibliotekoj,

Se la profesoroj ne
Murdos min per scioj,
Per prelegoj longaj tre
Kaj disertacioj,

Se ne portos min al fal'
Festoj tro ebriaj,
Certe mi revenos al
Geamikoj miaj.

Staras mi kun la remil',
Preskaŭ debordiĝas.
Sentas kordoloron mi,
Ege malfeliĉas.


Akvo plaŭdas ĉe l' boat'
Kiel blua bendo.
Rememoru kun kompat'
Pri via studento…

el_goliarda_kantaro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)