Uzantaj iloj

Retejaj iloj


el_malproksima_helo

El Malproksima Helo

Muziko de V.Danilov, teksto de N.Cvileneva

Teksto

El malproksima helo
Vokas nin blu-ĉielo,
Montoj, arbaro kaj river'.
Ni grimpas sur la montoj,
Ni trinkas el la fontoj
Akvon pli dolĉan, ol vinber'.

Refreno:

Vagas ni ĝis vespero,
Portas nin kara tero,
Kisas nin la aŭdaca vent'.
Vojon en la malhelo
Montras la verda stelo
Sur la krepuska firmament'.

Fajron aranĝis kune,
Eksidis oportune;
Kantojn ŝatatajn kantas ni.
Bonegas ĉi ripozo,
Des pli - en granda dozo,
Des pli - en bona kompani'.

Refreno

Kuŝas tra arboj bruaj
Laŭ riveretoj bluaj
Vojo de entuziasmul',
Por ke parolo nia,
Lingvo Internacia,
Sonu en ĉiu terangul'.

Refreno
el_malproksima_helo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)