Uzantaj iloj

Retejaj iloj


el_pueblo_unido_hxamas_sera_vencido

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

el_pueblo_unido_hxamas_sera_vencido [04.11.2015 13:58]
el_pueblo_unido_hxamas_sera_vencido [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== El pueblo unido jamás será vencido ======
 +^Teksto|[[wp>​Sergio Ortega]]|
 +^E-teksto 1|[[Eduardo NAVAS]]|
 +^E-teksto 2|[[Gianfranco MOLLE]]|
 +===== Teksto 1 =====
  
 +
 +//Refreno (kriante)://​
 +>​Unuiĝintaj Popoloj, neniam venkitaj!
 +>​Unuiĝintaj Popoloj, neniam venkotaj!
 +>
 +>​Unuiĝintaj Popoloj, neniam venkitaj!
 +>​Unuiĝintaj Popoloj, neniam venkotaj!
 +
 +Staru hom’, jam venas la venk’,
 +delonge ja marŝas malsuprul’
 +kaj vi kunmarŝos kune kun mi,
 +kaj nia rev’, k nia kantad’ daŭre floros.
 +Lum’ de ruĝa mateniĝ’
 +la ontan vivon disanoncas jam.
 +
 +Marŝu hom’, jam venkas la ver’,
 +pli bela ja estos la ĉiel’.
 +Finfine la feliĉon gajnu ni.
 +Jen la kriad’, mil voĉoj plimultiĝos
 +ĉesigante la neadon de liber’.
 +Ja venkos juste nia patri-am’.
 +
 +>Kaj nun, popoloj stariĝas luktante
 +>per voĉo tramonda kriante; Antaŭen!
 +>
 +>​Unuiĝintaj Popoloj, neniam venkitaj!
 +>​Unuiĝintaj Popoloj, neniam venkotaj!
 +
 +Patrio sin forĝas kiel glor’.
 +De l’ sud’ al nord’, ĉiu malsuprul’
 +de la dezert’ ĝis la densa ĝangal’.
 +Kaj via plor’, nian sangon fruktodona igos.
 +Frat’, la teron kovros ni.
 +Ĉi tien jam venas la malkaŝ’.
 +
 +Staru hom’, jam venkas la ver’.
 +Mil miloj jam konvinkiĝis pri la ver’.
 +Fripono ne disigu nin plu.
 +Je nia kor’, portante veron k malfruan juston,
 +mond’, liberigos vin ni.
 +Ja restu plu nenia malveraĵ’.
 +
 +>Kaj nun, popoloj stariĝas luktante
 +>per voĉo tramonda kriante; Antaŭen!
 +>
 +>​Unuiĝintaj Popoloj, neniam venkitaj!
 +>​Unuiĝintaj Popoloj, neniam venkotaj!
 +
 +//Refreno (lara lara lara lara lara)://
 +>​Unuiĝintaj Popoloj, neniam venkitaj!
 +>​Unuiĝintaj Popoloj, neniam venkotaj!
 +>
 +>​Unuiĝintaj Popoloj, neniam venkitaj!
 +>​Unuiĝintaj Popoloj, neniam venkotaj!
 +//... forirante//
 +
 +
 +===== Teksto 2 =====
 +>El puxeblo unido
 +>​Hxamas'​ sera' vensido
 +
 +Ekstaru, kantu vi pri la triumf'​
 +Elmarsxas jam la flag' de unuec'
 +Kaj venos vi kaj marsxos apud mi
 +Kaj niaj kantoj kaj la flagoj estos nova flor'
 +La lum' de rugxa helauxror'​
 +Heroldas pri alven' de nova viv'
 +
 +Popolo, marsxu antauxen al triumf'​
 +Sen dubo venos pli bono en estont'​
 +Por la akir' de vera la felicx'​
 +Kaj en brueg' mil vocxoj batalpretaj levas sin
 +Per kanto pri la liberec'​
 +Kaj venkas jam patrujo pro decid'
 +
 +>Popolo, gxi nune sin levas batale
 +>Per vocxo giganta "​antauxen!"​ krianta
 +>El puxeblo unido
 +>​Hxamas'​ sera' vensido
 +
 +Patrujo strebas al popol-kunec'​
 +De nord' al sud' mobilizigxas gxi
 +Ekde minejoj sunaj de la sal'
 +Gxis arbaj aroj en la sudo, kune al
 +Batalo kaj libor' por l' evolu'
 +Proksimas nun por gxi estonta glor'
 +
 +Ekstaru, kantu vi pri la triumf'​
 +Miloble homoj petas pri la ver'
 +De sxtalo jen hardita batalrot'​
 +Kun ili nin alvenas la justeco kaj la bon'
 +Virin' kun fajro kaj insist'​
 +Apudas sxi cxe brava laborist'​
 +
 +>Popolo, gxi nune sin levas batale
 +>Per vocxo giganta "​antauxen!"​ krianta
 +>El puxeblo unido
 +>​Hxamas'​ sera' vensido
 +
 +
 +===== Eksteraj ligoj =====
 +* [[wp>El pueblo unido jamás será vencido]]
 +
 +{{tag>​litero_e kanto hispana politika}}