Uzantaj iloj

Retejaj iloj


el_pueblo_unido_hxamas_sera_vencido

El pueblo unido jamás será vencido

TekstoSergio Ortega
E-teksto 1Eduardo NAVAS
E-teksto 2Gianfranco MOLLE

Teksto 1

Refreno (kriante):

Unuiĝintaj Popoloj, neniam venkitaj!
Unuiĝintaj Popoloj, neniam venkotaj!

Unuiĝintaj Popoloj, neniam venkitaj!
Unuiĝintaj Popoloj, neniam venkotaj!

Staru hom’, jam venas la venk’,
delonge ja marŝas malsuprul’
kaj vi kunmarŝos kune kun mi,
kaj nia rev’, k nia kantad’ daŭre floros.
Lum’ de ruĝa mateniĝ’
la ontan vivon disanoncas jam.

Marŝu hom’, jam venkas la ver’,
pli bela ja estos la ĉiel’.
Finfine la feliĉon gajnu ni.
Jen la kriad’, mil voĉoj plimultiĝos
ĉesigante la neadon de liber’.
Ja venkos juste nia patri-am’.

Kaj nun, popoloj stariĝas luktante
per voĉo tramonda kriante; Antaŭen!

Unuiĝintaj Popoloj, neniam venkitaj!
Unuiĝintaj Popoloj, neniam venkotaj!

Patrio sin forĝas kiel glor’.
De l’ sud’ al nord’, ĉiu malsuprul’
de la dezert’ ĝis la densa ĝangal’.
Kaj via plor’, nian sangon fruktodona igos.
Frat’, la teron kovros ni.
Ĉi tien jam venas la malkaŝ’.

Staru hom’, jam venkas la ver’.
Mil miloj jam konvinkiĝis pri la ver’.
Fripono ne disigu nin plu.
Je nia kor’, portante veron k malfruan juston,
mond’, liberigos vin ni.
Ja restu plu nenia malveraĵ’.

Kaj nun, popoloj stariĝas luktante
per voĉo tramonda kriante; Antaŭen!

Unuiĝintaj Popoloj, neniam venkitaj!
Unuiĝintaj Popoloj, neniam venkotaj!

Refreno (lara lara lara lara lara):

Unuiĝintaj Popoloj, neniam venkitaj!
Unuiĝintaj Popoloj, neniam venkotaj!

Unuiĝintaj Popoloj, neniam venkitaj!
Unuiĝintaj Popoloj, neniam venkotaj!
… forirante

Teksto 2

El pŭeblo unido
Ĥamas' sera' vensido

Ekstaru, kantu vi pri la triumf'
Elmarŝas jam la flag' de unuec'
Kaj venos vi kaj marŝos apud mi
Kaj niaj kantoj kaj la flagoj estos nova flor'
La lum' de ruĝa helaŭror'
Heroldas pri alven' de nova viv'

Popolo, marŝu antaŭen al triumf'
Sen dubo venos pli bono en estont'
Por la akir' de vera la feliĉ'
Kaj en brueg' mil voĉoj batalpretaj levas sin
Per kanto pri la liberec'
Kaj venkas jam patrujo pro decid'

Popolo, ĝi nune sin levas batale
Per voĉo giganta “antaŭen!” krianta
El pŭeblo unido
Ĥamas' sera' vensido

Patrujo strebas al popol-kunec'
De nord' al sud' mobiliziĝas ĝi
Ekde minejoj sunaj de la sal'
Ĝis arbaj aroj en la sudo, kune al
Batalo kaj libor' por l' evolu'
Proksimas nun por ĝi estonta glor'

Ekstaru, kantu vi pri la triumf'
Miloble homoj petas pri la ver'
De ŝtalo jen hardita batalrot'
Kun ili nin alvenas la justeco kaj la bon'
Virin' kun fajro kaj insist'
Apudas ŝi ĉe brava laborist'

Popolo, ĝi nune sin levas batale
Per voĉo giganta “antaŭen!” krianta
El pŭeblo unido
Ĥamas' sera' vensido

Eksteraj ligoj

el_pueblo_unido_hxamas_sera_vencido.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)