Teksto | Daniel HADDAD |
---|---|
Muziko | Daniel HADDAD |
Kantas | Daniel HADDAD |
Aperas ĉio kun la son'
La suna guto bolas kaj la akvo milde dancas
kun la vivo!
Oooooooooo
Infanoj kantas vivan sonon,
La anasoj akvon tuŝas kaj la rido ekaperas
en kontemplado!
Kantos mi belan kanzonon de la suna akva sono,
ĉiam kiam birdo flugas ekaperas nova tono,
se la volo daŭras kreski, do ni sentu tian bonon,
por ke kune do ni aŭdu la magitrumpetan sonon!
Kaj ekde la komenco de nia tago
ni ekvidas kie kreskas fare…
Kaj iras ni kun priserĉo pri vera gajo
kunreste kie oni sentas bone!
Kaj tre subite ekaperas dancemeta birdo
kiu mirigas ian akvon kavete…
Ĝi miksas ĉion profitante la ekskluzivecon
kaj banas sin tute plaĉe kontente!
Kiam la birdo ekflugas, ĝi lasas amuzon, pli iĝas kolora…
Kaj per la movo de l' vento plenigas konsenton por nia vidad'!
El ĉia formo de venko evidentas la sento pri vivo ekflora…
Kaj por la nova momento grandiĝas l' atenton por ĉia sonar'!