Muziko | Bragi Valdimar Skúlason |
---|---|
Esperanta teksto | Kristján Eiríksson |
Esperanta plenumo | Páll Óskar |
Tipo | traduko |
Originala plenumo | Páll Óskar |
Originala teksto | Bragi Valdimar Skúlason |
Kiel la feniksa bird'
bela levas sin najad'
el profunda font'
tra muzika lum-kaskad'.
Mi 'stas ĉarma, mi 'stas fama,
mi 'stas kando, ĉokolad'.
Mola kiel silk' la voĉ'
vidu nur ĉi tiun tors'
jam klasiko
ĉio sur la ĝusta lok'.
Mi 'stas bela, bonaspekta,
mi 'stas ĉarma sukerrok'.
Refreno:
Ne ĉiu povas eleganti
ne ĉiu estas tia imponul'
Ne ĉiu povas fabelanti'
kiel mi.
Ne ĉiu povas eleganti.
Ĉar ne ĉiu tutsukcesas, ne,
kiel mi.
Ahaha.
Haŭt' ŝmirita per parfum',
perfektegas la kostum'.
Belegeco.
Mankas al mi vort'.
Mi 'stas forto, kaj muziko
estas mia bela sort'.
Refreno
Refreno ×2