Uzantaj iloj

Retejaj iloj


eliras_la_euxska_al_sun

Eliras la eŭska al sun’

bernat eĉepare vivis dum la unua duono de la 16a jarcento. lia verko Linguae Vasconum primitiae, presita en la jaro 1545a, estas la unua eŭsklingva presita libro.
tiu ĉi poemo parolas pri tiu historia evento de la eŭska literaturo. por igi ĝin konata al ĉiuj nuntempaj eŭskoj, gabriel aresti simpligis la klasikan lingvon de eĉepare kaj n.defelipe eltrovis taŭgan melodion.

Teksto

eliras la eŭska al sun',
pro tio ĝoje ni dancu en kun’

jen la eŭska lingvo ekmarŝanta el
urb' garazi'
tie ĝia rang' estas ver'
ne fantazi'
se ĝis nun inter ĉiuj lingvoj estis ĝi
ĵargon'
nune male sub la suno brilos ĝia
glorblazon'

bone pritaksita estis eŭsk' en ĉiu
lok'
sed al lia lingvo ade venis nura
mok'
eble ĉar ĝi neniam ĝi uzatis en
presej'
sed mokantoj nun ekvidos ke ĝi
belas, belas plej

ĉiu eŭsko povas nun paroli kun
orgojl'
ĉar la lingvo patra estas ĉe la
famosojl'
kaj por princoj kaj por kleraj uloj
gramatik'
estas nun pristudobjekto, inda,
deca, sen kritik'

kaj ĉi tion ŝuldas ni al garazia
hom'
hom' bordoa ema je ĉi tiu
idiom'
de la eŭska restos li unua la
presist'
ni lin danku ĉar kun li ekstaris
eŭska libr-ekzist'

etai lelori bailelo leloa zarai leloa'
eliras la eŭska al sun',
pro tio ĝoje ni dancu en kun'

eliras_la_euxska_al_sun.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)