Uzantaj iloj

Retejaj iloj


en_akvo_de_la_klara_fonto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

En akvo de la klara fonto

MuzikoGeorge BRASSENS
Esperanta tekstoJacques Yvart
Tipotraduko
Originala tekstoGeorges BRASSENS

Teksto

En akvo de la klara fonto
Ŝi tute nura banis sin
Sed forblovis la vento sen honto
La vestojn de l' ĉarma knabin'

Al mi ŝi signis pro pudoro
Petis: “Kovru min per foli'
Per folioj de vit' aŭ floroj
Jen per lekant', jen per lili'”

Ĉar ŝi maldikis en ĉi pozo
Do korsaĵeton faris mi
El petaloj de unu rozo
De unu roz', de unu pli

El vitobranĉo en proksimo
Jupeton jen drapiris mi
Ĝi elpetis la belulino
Sufiĉis ja nura foli'

Dankema, kvazaŭ al hazardo
Ŝi kun brakumo kisis min
Kaj responde pro mia ardo
Jen ree senvesta la ondin'

La junulin' la ludon ŝatis
Ĉar en la fonto ja sen pent'
Tut-tenura ŝi sin banadis
Preĝante nur, ke blovu vent'
Ke blovu vent'

Eksteraj ligoj

en_akvo_de_la_klara_fonto.1514657330.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)