En blua vitejo

E-tekstoZvonko REHORIĆ

Origina titolo: Vu plavem trnacu

Teksto

En blua vitejo jen staras la dom',
Pro verdaj folioj ne vidas ĝin hom'.
Mizera ellinga, al sorto indigna,
Montriĝi al homoj ne povas pro tim',
Kaduka, malnova jam jarojn eĉ cent,
Kaj en la vitej' vitojn ŝiris jam vent'.
El koto farita, per pajlo kovrita:
Ĉu estas ĝi domo, aŭ aĉa kaban'?
Al mondo ĝin donis la ŝvit' de bonul',
Dum zagorec1) estis laŭ fat' servutul'.
Sed ĝi estas blanka, neniom ĝojmanka,
Kaj nun pro ĉagreno jam iĝis ruin'.

Kaj multe da vino fortrinkis en ĝi,
La pastro ŝercema kaj la instruist'.
Kun ili la flanon kaj nuksokukaĵon,
Dividis feliĉa pro ĝoj' vilaĝan'.
Fenestre junulo, konata en lok',
Jam varbis knabinon per mallaŭta vok'.
Kaj post don' de floro, kis' venis el koro.
La knabo kelkfoje eĉ dormis ĉe ŝi.
En ĉi dom' naskiĝis po kelka soldat',
Heroo li estis, kaj frato al frat'.
Fremdulon gardadis kaj sangon verŝadis,
Pro dank', oni diris pri li: la stultul'.

Kaj domo trankvila atendas pri prav',
Ke iam al zagorec venos la sav'.
Kaj ŝajnis trankvila, de vento subtila,
Aŭdiĝas en vitoj la malnova kant':
Ho, Zagorje mia, vi terparadiz',
Al vi tre fideli, jen mia deviz'!
Dum sangon verŝadis, li ĉiam kantadis:
Ho, ke mi revenu al Zagorje jam!
Suferis li tiel dum longa miljar',
Denove sur vitoj vidiĝos florar'.
Ĉe mia monkresto naskiĝas tagesto,
Kaj gaja reestos la dom' kaj kaban'.

1) zagorec - loĝanto de Zagorje, regiono post la Zagreba monto
QR-Kodo
QR-Kodo En blua vitejo (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net