Uzantaj iloj

Retejaj iloj


en_cxi_tiu_momento

En Ĉi Tiu Momento

Kantas Merlin
Teksto kaj muziko de Markone Froes

Teksto

En ĉi tiu momento, ĉi tie nun
Ĉiuj malveroj estos veroj
En ĉi tiu loko, ne malproksime
Ĉiuj renkontoj estos eblaj
Kaj la larmoj, kiujn mi verŝis
Dum mi sekvis mian straton
Estos markoj en mia pasinteco
La registro de miaj suferoj
Sed mi ne scias diri
Kiom da malbonaj elektoj mi faris
Sed mi ne scias diri
Ĉu mi estas certa, ĉu mi lernis
Tiel vivi
Tagon post tago, nokton post nokto
Unu paŝon ĉiufoje
Leviĝante, lernante kaj falante
(denove)

Sed mi ne scias diri
Kiom da malbonaj elektoj mi faris
Sed mi ne scias diri
Ĉu mi estas certa, ĉu mi lernis
Tiel vivi
Tagon post tago, nokton post nokto
Unu paŝon ĉiufoje
Leviĝante, lernante kaj falante
Leviĝante, lernante kaj falante
Leviĝante, lernante kaj falante
En ĉi tiu momento.

en_cxi_tiu_momento.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)