Uzantaj iloj

Retejaj iloj


en_grekia



En Grekia

KantasDolchamar

Teksto

Dum ĉiu prelego mi revis pri la bel' sirenoj
Dum la kunsidego herois en antikva Troj'
Tiel pasis la temp'
Pense pri ioma tremp'
Ni sidas seminarie kvankam ie sunas brilo
Skribas sekretarie vortojn por papermuelil'
Portas spiro de l' Sud'
Vokon al tiea lud'

Refreno:

Kial povus ni ne esti en Grekia?
En eterna sun', amo harmonia (2-foje)

Ŝi estas virino, a-e samkiel Marija
Olimpia diino, mirindaĵ' historia
Kaj mi, sur ŝia genuo estus guto de l' mararo
Fore de la enuo, radio sur ŝia bruna har'
Ĝue de l' plagha viv'
Revo ne tre naiv'

Refreno

en_grekia.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)