Uzantaj iloj

Retejaj iloj


en_la_finna_arbaro

En la finna arbaro

Esperanta tekstoH. E. Jensen
Tipotraduko
Originala titoloDold tnellan furorna ligger min koja
Originala tekstoJ. Koskinen

Teksto

Inter la pinoj sin kaŝas profunde
mia kabano en arbarsusur',
per la sunlum' superŝutaj abunde
levas sin montoj kiel blua mur'.
Hoj, lari, lari la! hoj, lari, lari li!
Finna arbar', ho, respondu vi!

En la arbar' sonas kant' de l’ kukolo,
sian edzinon alte laŭdas li;
al la orelo la ĉaskorna solo
lin akompanas en bel-harmoni'.
Hoj, lari, lari la! hoj, lari, lari li!
Finna arbar', ho, respondu vi!

Jen mia propra spirito parolas
per la sonora voĉ' de l’ finna arbar';
ne mian ĝojon reteni mi volas,
kantas mi el la kor' sen ia avar':
Hoj, lari, lari la! hoj, lari, lari li!
Finna arbar', ho, respondu vi!

en_la_finna_arbaro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)