Uzantaj iloj

Retejaj iloj


en_la_fronto_de_gandesa

En La Fronto De Gandesa

Teksto?
Muziko?
KantasKaj Tiel Plu

“En la fronto de Gandesa” estas popola kanzono kies aŭtoro ne estas konata kiu estis kreita kaj kantata dum la epoko de la Hispana Enlanda Milito. Gandesa estas urbo ĉe la Rivero Ebro kie okazis la plej grava batalo de tiu milito, la Batalo de Ebro. La originala versio nomiĝas “En el frente de Gandesa.” --- Ricardo Dias Almeida 14/05/2007 18:15

Teksto

Se vi volas skribi min
ne hezitu pri l'adreso
en la fronto de Gandesa
avangarda paflineo

Se vi volas manĝi pli
por la fuĝ' havi energion
en la fronto de Gandesa
havas vi restoracion

Ĉe la pordo de l'manĝejo
estas maŭro Mohamed'
- Kion vi deziras manĝi?
Li demandas kun ridet'

L'unuan pladon portos tuj
li kun kugloj kaj grenadoj
kaj la duan kun mitralo
ne forgesu la menuon

Hebrea Traduko:
אם אתה רוצה לכתוב לי
אל תהסס לגבי הכתובת
בחזית של גנדסה
קו היורים הראשון

אם אתה רוצה לאכול יותר
כדי שיהיה לך כח לבריחה
בחזית של גנדסה
יש לך מסעדה

בדלת חדר האוכל
נמצא המורי מוחמד
“מה תרצה לאכול?”
הוא שואל בחיוך

את המנה הראשונה יביא מיד
הוא עם כדורים ורימונים
השניה עם מקלע
אל תשכח את התפריט

en_la_fronto_de_gandesa.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)