Uzantaj iloj

Retejaj iloj


en_la_rondo_kantu_ni

En la rondo kantu ni

Muzikoĉeha popolkanto
E-tekstoJosef Cink
Origina titoloPějme píseň dokola
MIDIen_la_rondo_kantu_ni.mid

Teksto

En la rondo kantu ni,
gaje kaj en harmoni',
en la rondo kantu ni,
kune kantu ni.
Kiu ne reagos,
la trinkaĵon pagos.
En la rondo kantu ni,
gaje kaj en harmoni',
en la rondo kantu ni,
kune kantu ni, ni, ni.

En la rondo kantu ni,
gaje kaj en harmoni',
en la rondo kantu ni,
kune kantu ni.
Kanti ni intencos,
tiu ĉi komencos.
En la rondo kantu ni,
gaje kaj en harmoni',
en la rondo kantu ni,
kune kantu ni, ni, ni.

en_la_rondo_kantu_ni.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)