Uzantaj iloj

Retejaj iloj


en_orava_bone

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

En Orava bone

Muzikoslovaka popolkanto
Oigina titoloNa Orave dobre

Teksto

En Orava bone, en Orava sane,
[: plaĉaj knaboj mankas :], hej, en Orava tamen.

Plaĉaj knaboj mankas, mankas ama emo,
[: kaj mi ellernita :], hej, ĝis blanka mateno.

Ĝis blanka mateno sub fenestro stari,
[: dum vera tagmezo :] hej, la knabon kisadi.

Norde mia domo, sude la karulo,
[: meze de vilaĝo :] hej, nia akvoputo.

Mi ne ĉerpas akvon pro neceso trinki,
[: sed nur pro karulo :] hej, tie lin renkonti.

en_orava_bone.1290715426.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)