Uzantaj iloj

Retejaj iloj


en_restoracio

En Restoracio

MuzikoJelena Pishchikiene
Esperanta tekstoJelena Pishchikiene
Esperanta plenumoSepa Asorti
Tipotraduko
Originala tekstoAleksandr Blok

Teksto

Mi neniam forgesos, ĉu estis aŭ ne la vespero
En flam` de l` aŭror`
Degelante disiris la pala ĉielo, palpebrumis lanternoj el for`

Ĉe fenestro mi sidis en plen-plena aŭlo
La arĉoj kantadis pri am`
Nigran rozon mi sendis al vi en pokalo
Stelumanta per sento ĉampan`

Refreno:

Insolente mi reverensis, en la kor` ardis flam`
Vi eldiris akre intence - “Ne pensu pri am`”
Refreno

Kvazaŭ timanta birdo vi impete movis
Pasis vi, kiel sonĝo facil`
Jen enblovis parfumo, okulharoj ekdormis
Maltrankvile ekflustris la silk`

De profunda spegulo vi ĵetis rigardon
Estas ĝi en la kor` por ĉiam
Tamburino frapadis kaj dancis ciganoj
Ĝis mateno kantante pri l` am`

Eksteraj ligoj

en_restoracio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)