Uzantaj iloj

Retejaj iloj


en_vespero_trankvilega



En vespero trankvilega

Melodiogermana popolkanto ĉ. 1800
Germana tekstoKarl Enslin 1851
E-tekstoBernhard Loosche
Origina titoloGuter Mond, du gehst so stille

Teksto

En vespero trankvilega
Vi mallaŭte, ora lun',
Post la tago sufokega
Refreŝigas korojn nun.
Vidas vi al homplendado
Dolĉe el ĉiela rond',
Supreniras laŭdkantado
Al la majstro de la mond’,

Ho, ke niaj koroj iĝu
Plenaj de ĉielĝueg’!
Ke la vivo liberiĝu
De la peka doloreg'!
Malsevere, klara via
Lumo ĉirkaŭprenas nin.
Kiel luno or-radia,
Homa kor', purigu vin!

Bona luno, pacplenigu
La animon de la hom',
Kaj ĉielen ĝin altigu
Ĝis la plej agrabla dom'!
Tie kun la anĝelaroj
Laŭdos ni en harmoni'
Dion dum eternaj jaroj!
Ĉu vi volas, koro, pli?

en_vespero_trankvilega.txt · Lastaj ŝanĝoj: 02.02.2024 11:07 de albrecht