Uzantaj iloj

Retejaj iloj


engelbrekt

Engelbrekt

Esperanta tekstoG. O. KARLSSON
Tipotraduko
Originala plenumoI gamla, döende jätteekar

Teksto

Kverkar' giganta! De temp' pasinta
staradas vi.
Pri sangbatal', kiun vi vidinta,
nun pensas mi.
/: Trankvila estas la region',
sed nikso ludas en plenda ton'. :/

Noktmeze, kiam la herboj teraj
kliniĝas, jen!
pro la blovetoj, la dolĉ-someraj,
ĉe Jelmaren,
/: la tero ĝemas en dormaspekt',
la vento flustras pri Engelbrekt. :/

Vivago lia, la grandanimo,
la vira sent'
ankoraŭ vivas en altestimo
ĉe nia gent'.
/: Sed en la pens': “Kiel mortis li?”
sin miksas ĉiam melankoli'. :/

engelbrekt.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)