Uzantaj iloj

Retejaj iloj


enketo_pri_sovetio

Enketo pri sovetio

MuzikoMelelodio de “Die Gedanken sind frei”
Esperanta tekstoJ. BURGER
Tipotraduko

Teksto

Pri land' Soveti' tre multon ni aŭdas:
Kun vera pasi' kelkiuj ĝin laŭdas,
Aliaj malfidas, malbonon nur vidas.
Nu, kie la ver' en ĉi tiu afer'?

Enketis do mi ĉe kelkaj personoj
El nia soci' kun certaj spertkonoj.
Respondis riĉulo: “Pereu per brulo
— Ĉar estas por ni sen profit' — Soveti'!”

De graf' la respond' kaj de generalo:
“Land' sola en mond' kun em' al egalo
Por ĉiu persono; sen rango, sen krono;
— Do estas por ni nur danĝer' Soveti'!”

De pastro la dir': “La rusa popolo
Nun vivas — ho mir' — sen “Dia” konsolo;
Ne pagas la ŝtato por pastro, abato;
— Do estas por ni nur infer' Soveti'!”

Progresa prolet' sed skribis la frazon:
“Sistem' de Sovet' ja donis la bazon
Por vivi libere; ni vokas fiere:
Vivadu por ni mondpatri' Soveti'!”

enketo_pri_sovetio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)