Uzantaj iloj

Retejaj iloj


enmigrad

Enmigrad'

Dolchamar (kun Trackman Artifex)

Aŭdi la kanton ĉi tie: https://video.antopie.org/videos/watch/8e8412f1-9aaa-4108-bb54-051218f6cece
Aŭ elŝutu senpage kaj libere la tutan albumon per ligilo al oficiala retejo, sube.

Teksto

Refreno:


Trans-rigardante la klaran verdan maron
Mi emas senti min kiel homaranon
Ho, mia kor'!
Ne batu maltrankvile
Oni vin flegos trankviligile
Pete mi naĝus al la libereco
Fiŝojn mi flukus trans la sekurecon
Mi emas ŝalti sed la kuron mi ne portos
??
??

Se mi havus gitaron mi eklernus ĝin ludi
Mi uzus da tempo por ? studi
Se mi havus voĉon mi kantus lulkanton
Mi kisus la belan dormanton
Se mi estus kun amikoj
Mi farus ion splendan
ĉiam mi trovus multon farendan
Se mi havus geamanton
Mi ĝin amus ĉiutage
La amon mi montrus kaj vorte kaj age

La voko – provoko
Tiras min al la loko
en hoko – sufoko
roku la bloko
Mi diras

Refreno

Se mi povus skribi, mi lasus ĉiujn scii
Retpoŝte mi laŭtus multe pli ol ? krii
Mi havus influon, mian veron plibonigus
Mi montrus ekzemplon
Kaj tion diskonigus
Se mi estus nativulo
Mi konus enmigranton
Konscius, ke ni ĉiuj ja estas bonfarantoj
Se mi havus liberecon
Mi igus ĉiun tagon ĝoja
Sciante, ke ĉi-ĉio estas nur unu voj'

La voko – provoko
Tiras min al la loko
en hoko – sufoko
roku la bloko
Mi diras

Nu, pacamon al ĉiuj
Daŭre roku en la libera mondo
Daŭre surfu sur la granda ondo
Ĝis la finvenko

(parole)
Kaj landaj asocioj […]
Salutas la kongreson […]
Tiuj venontaj […]
Diversnacia delegitaro […]
Elokvente montras la mondamplekson de nia movado […]
Kaj atestas […] elparolon de Esperanto
[…]
Por Japanujo […] “Kiel vi scias?” […]

Suno brilas dum vintra tag'
Malvarmon mi ne sentas jam
Iradas mi sopirplen-plej
Direkte al poŝtoficej'
Leteron volas sendi mi
Amplenajn vortojn portas ĝi, fi!
jam delonge mi ne parolas al mia famili'

Mi marŝas, la grundon rigardante
Mian tristecon kaŝante
Homojn ĝenas mia ĉeesto
Kvazaŭ mi estus nura besto
Aŭ deliktul'

Ili rigardas mian koloron
Kiel maldecaĵ'
Ha! Kia perfidaĵ'
De tempo al tempo scivolemo demandas:
“El kie vi venas?”

Mia lando nuntempe militas
Miaj samlandanoj suferas tro
Neniam mi pensis, ke mi penus
Konkeri na Eŭrop'

Mi nur rememoras je mia famili'
Kaj je kiel malfacila estis por mi
Lasi ilin serĉante iom da prosperec'
Mi ne plu estas turisto
Mi iĝis kontraŭleĝul'

De miaj paperoj jam finiĝis
Ĉia validec'
Samkiel miaj deziroj lukti plu

Devas resti mi atendema
Je la son' de l' Polizei

Iras mi kun samlandanoj al drinkej'
Esperante, ke oni ne min rifuzu
ĉe la enirej'
Kaj ignorante la rigardon
De tiuj, kiuj volas deporti min

Skinheads ĉe la strato
Atendas min…
Min…

Refreno

(parole)
La nun proponatan broŝuron la leganto kredeble prenos en la manojn kun malkonfido, kun antaŭe preta penso, ke al li estos proponata ia neefektivigebla utopio; mi devas tial antaŭ ĉio peti la leganton, ke li formetu tiun ĉi antaŭjuĝon kaj ke li pripensu serioze kaj kritike la proponatan aferon.
Mi ne parolos tie ĉi vaste pri tio, kian grandegan signifon havus por la homaro la enkonduko de unu komune akceptita lingvo internacia […]
.

(parole)
Tiu ĉi disko aŭdigas al vi la voĉojn de kvin personoj, de kvin diversaj nacioj. Ili ĉiuj laboras en la centra oficejo de la Universala Esperanto Asocio. Tie ili parolas Esperanton kiel sian ĉiutagan lingvon, kaj uzas ĝin multe pli ol ili uzas siajn naciajn lingvojn.

Eksteraj ligoj

enmigrad.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)